Vojagho ghis noktofino: Romantraduko al Esperanto

Vojagho ghis noktofino: Romantraduko al Esperanto
ISBN-10
1595690220
ISBN-13
9781595690227
Category
French literature
Pages
368
Language
Esperanto
Published
2005
Publisher
Mondial
Author
Louis-Ferdinand Celine

Description

Mondliteraturo en Esperanto – Tradukis: Ĵak Le Puil, Armela LeQuint – La franca verkisto Louis-Ferdinand Destouches (Céline; 1894– 1961) naskiĝis en malriĉa familio kiu ebligis al li nur bazan edukadon. Li soldatiĝis kaj batalis dum la Unua Mondmilito; post vundiĝo li forlasis la armeon. Céline poste studis medicinon kaj laboris kiel kuracisto en Francio kaj Usono. Post laboro en Afriko kaj dungiĝo en la nova Ligo de Nacioj li revenis Parizon kaj eklaboris kiel kuracisto por malriĉaj homoj. Dum sia libertempo li verkadis. – Lia unua romano el 1932 fariĝis samtempe lia plej fama: Vojaĝo ĝis noktofino. Ĝi rompis kun literaturaj tradicioj, i.a. redonante parolmanierojn de needukitaj homoj, slangon, kaj eĉ obscenaĵojn. La libro, literatura signalo kontraŭ militoj kaj ĉiaj homaj kruelaĵoj kaj vantaĵoj, tradukita en multajn lingvojn, fariĝis grandioza publika sukceso. La verkoj de Céline estas ekzemploj de nigra humuro: La plej teruraj eventoj estas priskribitaj per neseriozaj, parte ridigaj vortoj. Kaj lia ĉefa forto troviĝas en lia escepta kapablo diskreditigi preskaŭ ĉion – kaj tamen neniam perdi sian unikan, sovaĝan humanecon. La traduko fare de Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil trafe redonas la stilon kaj la humorojn de la originalo.

Similar books